La 62a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo

31 majo - 1 junio 2014 en Himeji, Japanio


La kongreso estas jarkunveno de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj).  En 2014 ĝi okazos en la urbo Himeji (Himeĵi).

La urbo estas fame konata pro la mondkultura heredaĵo "Kastelo Himeji"; kaj situas okcidente de Kobe kaj survoje al Okayama, Hiroshima kaj al Kyushu; kaj tial tre oportuna loko ankaŭ por turismi en la okcidenta Japanio.

Variaj programeroj atendas vin kaj vi certe konatiĝos kun novaj aspektoj de nia movado. Bonvenu al la kongreso kaj interamikiĝu kun niaj samideanoj! Kaj diskonigu ĉi tiun novaĵon ankaŭ al viaj geamikoj.
 

Dato: 31-an de majo kaj 1-an de junio, 2014

Loko: “Egret Himeji” (Internacia Centro de Himeji)

Organizas: Harima Esperanto-Societo kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj

Provizora tagordo

31a de majo (sabato)

Antaŭkongresa ekskurso

Malferma soleno je la 13-a

Fakaj kunsidoj ktp

Gaja Vespero

Bankedo

1a de junio (dimanĉo)

Fakaj kunsidoj ktp

Malfermaj al la publiko

prelego de prof. Tachibana Hirofumi pri Yanagita Kunio

koncerteto de s-ino Noda Junko

prelego de s-ino Aleksandra Watanuki

Ferma soleno je la 16-a

Kotizoj (en japana eno)

aliĝo ĝis la fino de februaro          3,500

aliĝo ĝis la fino de aprilo               4,000

aliĝo ekde majo                             4,500

komencanto malpli unujara            2,000

junulo malpli ol 35-jaraĝa              1,000

junulo malpli ol 20-jaraĝa          senpage

morala aliĝo                                  2,500

bankedo                                       5,000

memorfoto                                       300


Ĉiu aliĝinto, krom senpaga junulo, ricevos kongresan memoraĵon: “Konciza Vortaro Japana Esperanta” kompilata de s-ro TANI Hiroyuki kaj eldonota okaze de la kongreso.  


Kontaktadresoj: esperanto_heliko_kleg.jp (por KLEG)

harima_heliko_esperanto.ne.jp (por Harima Esperanto-Societo)  

Retejoj: http://kleg.jp/  http://esperanto-harima.net/


Reiri