本文へスキップ

La 71a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo

Temo: La ideo de Esperanto ŝpinata en Himeĵi, historia kaj kultura

La kongreso estas jarkunveno de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto- Grupoj), kiu okazos en urbo Himeji (himeĵi) en 2023.
Himeji estas konata pro sia mondkultura heredaĵo "Kastelo Himeji". .
La kongresejo estas proksima al la kastelo, kaj diversaj programeroj atendas vin. Ni bonvenigas vin partopreni kaj interamikiĝi kun aliaj samideanoj!

informoお知らせ

17an de sep. 2022
La dato kaj la loko de la 71a kongreso.
Dato: La 3an kaj la 4an de junio, 2023
Loko: “Egret Himeji” (Internacia Centro de Himeji)
Organizas: Harima Esperanto-Societo
kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj.
17an de dec. 2022
Jam eblas aliĝi al la 71a KEK.
3an de apr. 2023
Aperis reviziita Informilo. Ĝi inkluzivas ŝanĝon de la enkonduka kurseto de Esperanto. Nun ĉiuj publikaj programeroj havas lokon en la sama tago.
16an de apr. 2023
Aperis Informilo 2a revizio.
Perdiĝis fakkunsido "Bonvenon al Kastelo Himeji", kaj prenis la lokon "Fakkunsido de Artikolo 9"
Nova fakkunsido, la 4an de 9:15 matene en ĉambro JapanStila 1, "Kvizo kleriga:Faktoj pri 'Eroŝenko'" de Krizantemo.
8an de maj. 2023
Informo pri la prelego en Esperanto.
Titolo: Ĉe la 50-jariĝo de PVZ
Prelegos NAGASE Yoshikatsu.
La jaro 2023 markas la 50-jariĝon de la ekpublikigo de la "Plena Verkaro de Zamenhof". Kial Ludovikito(ITO Kanzi) starigis al si tiel aŭdacan planon, kaj kiel li realigis ĝin?
9an de maj. 2023
Aperis Informilo 3a revizio.
Informo pri fakkunsido:
HO Song el koreio aliĝos la kongreson kaj partoprenos fakkunsidon "Interparoli en Esperanto" en la 4a de junio.
5an de jun. 2023
Raporto pri nombroj de la ĉeestantoj:
La kongresanoj estis sume 166, kaj 43 el ili estis moralaj aliĝintoj. La nemembraj partoprenatoj en la publikaj programeroj estis ĉirkaŭ 60.

profilo

はりまエスペラント会
Harima Esperanto-societo

harima@esperanto.ne.jo


ナビゲーション