Saluto

Reto Esperanto CUKAMOTO Takesi <c.tak@esperanto.ne.jp>

Estimataj gesinjoroj, aw pli gxuste karaj samlingvanoj!

Estas por mi gxojo informi vin, ke ni komencis interretan servon. Sed samtempe ni petas vin, ke vi bonvolu aligxi al la servo.

La servo estas komence retposxta kun la retnomo de esperanto.ne.jp. Ni ofertas retposxtan servon, nome liveri retadreson, plusendi retposxton, kaj ricevi/sendi retposxton. Oficiale, law la reguloj de JPNIC, la servo estas por personoj nedifinitaj, multe nombraj. Sed gxi estas efektive por japanoj, kaj plie por japanaj esperantistoj.

Multaj personoj aktivas en la reto, kaj ankaw vi. En la aktiveco, oni devas senti la necesecon de pluraj retadresoj. Iun por ofico, iun por gusto, aw simple retadreson speciale por "Post Pet".

Cxu vi estas kontenta kun nuna retadreso, cxu vi ne volas ankaw meti "esperanto"-n en via retadreso? Verdire ni atendis, ke iu komencu cxi tiun servon. Sed tio ne efektivigxis. Tial ni decidis, "ni mem faru la servon".

Ni kredas, ke vi konsentas tie estas multaj problemoj. Kaj inter ili estas grava la ekonomia problemo. Cxar ni ne povas supozi multan profiton el la servo, aw ecx ne povas esperi enspezon, sed nur elspezon. Ni klopodas, ke ni dawrigu la servon, tamen tia klopodo estas nula, se neniu uzas, neniu pagas kontraw la servo.

Ni devas konsideri ankaw pri "reto-rompantoj". Ili vundas sistemon, malfunkciigas sistemon en multaj rimedoj. Retposxto povas esti ilia ilo, ofte senpaga konto de retposxto estas bona por la retorompantoj, cxar tia konto povas kasxi ilin sub la sennomeco de la konto. Per tio ili faras "SPAM" retposxtojn, aw por reklamoj aw nur por siaj plezuroj.

Nia retadreso ne permesas sennomecon. Kaj ni limigas la elsendon de retposxto, sed gxis la nivelo de ebleco de awtomatigo, almenaw pli ol 3 retposxtiloj tawgas por gxi. Utiligebleco facile ligigxas al dangxereco en komptila mondo, ankaw en interreto. Ni devas cxiam balanci inter ili.

Nun jam estas preta! Kiam mi mem deziris preni retadreson kun "esperanto.ne.jp", mi ne povis tion gxis ni mem komencas la servon. Jam ne estas tia baro. Se ankaw vi deziras preni tian adreson, vi povas tuj preni gxin.

Tiel ni klopodas helpi vin, kaj samtempe konsideras ne gxeni vin, ne kawzi retajn gxenojn. Ni petas vin konsenti por niaj klopodoj, kaj aligxi al nia servo.
Dankon.